ujgur/o

ujguro   Vikipedio

LIN
Ano de tjurklingva etno, kies antaŭuloj loĝis ekde la 1a jarmilo a.K. en centra Azio laŭlonge de la Silka Vojo norde de la Tianŝan-montaro kaj sude de Bajkalo; nuntempe du trionoj loĝantaj en la aŭtonoma regiono Ŝjinĝjiango de Ĉinujo kun la ĉefa urbo Urumĉio: la tjurkaj lingvoj uzataj en Ĉinio, el kiuj la ujgura, kun ĉirkaŭ 10 milionoj da parolantoj, estas la plej disvastiĝinta [1]; komence de majo alvenis al la flughaveno en Tirano kvin ĉinaj civitanoj kun ujgura nacieco, kiuj – akompanataj de advokato usona – tuj petis azilon [2]; [la] unua ĉapitro estis dediĉita al la kalendaroj de araboj, grekoj-sirianoj, persoj, ĉinoj kaj ujguroj [3].
1. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, 2013
2. Monato, Bardhyl Selimi: Protestas Ĉinio, 2006
3. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
angle:
Uyghur
ĉine:
维吾尔族
france:
Ouïghour
germane:
Uigure
ujgure:
ئۇيغۇر

administraj notoj