*universitat/o PV

*universitato

PED Supera instruejo dividita laŭ fakoj (fakultatoj), kies ĉiu disdonas titolojn (licencio, magistro, doktoro): koran dankon al la glora Kembriĝa universitato, kiu pruntis al ni siajn ĉambrojn [1].
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Tria Kongreso 1907 en Cambridge
angle:
 university
beloruse:
 унівэрсітэт
bretone:
 skol-veur
bulgare:
 университет
ĉeĥe:
 univerzita, univerzita (zkr.)
finne:
 yliopisto
france:
 université
germane:
 Universität, Hochschule
greke:
 πανεπιστήμιο
hebree:
 אוניברסיטה
hispane:
 universidad
hungare:
 egyetem
itale:
 università
katalune:
 universitat
nederlande:
 universiteit
okcitane:
 universitat
pole:
 uniwersytet
portugale:
 universidade
rumane:
 universitate
ruse:
 университет
slovake:
 univerzita
svede:
 universitet
tibete:
 སློབ་གྲྭ་ཆེན་མོ་
turke:
 üniversite
ukraine:
 університет

universitata areo, universitata parko

PED Granda tereno kun universitataj kursejoj, bibliotekoj, manĝejoj, loĝejoj...: Bonn havas belan urbocentron kun universitata parko [2]; la subita studenta ribelo ... ekis mardon 10an de junio sur la universitata areo de Teherano [3].
2. -: Esperanto NRW, 2002-06
3. P. M. de La Gorce, trad. J. M. Cash: La islama Respubliko Irano sub premo, le Monde diplomatique, 2003-07
angle:
 campus
beloruse:
 унівэрсітэцкі гарадок
finne:
 korkeakoulualue, kampus
france:
 campus
germane:
 Campus
hispane:
 campus
itale:
 campus
katalune:
 campus
pole:
 miasteczko uniwersyteckie, kampus
rumane:
 campus, teren universitar

administraj notoj