vajc/o NePiv

vajco   Vikipedio

TEK Premtenilo, aparato kiu fikstenas pecon da materialo dum oni ĝin prilaboras: ĉi tiu maŝino precipe konsistas el rado kun specialaj vajcoj por preme fiksi la prilaboratan pecon [1]; li firmigis la veran sencon de tiu ĉi vorto per terura, kiel vajco, manpremo [2].
1. Vikipedio, artikolo „tornomaŝino“, 2007-03-30
2. A. Grin, trad. J. Finkel: Skarlataj veloj, 2008
angle:
vice (tool)
bulgare:
менгеме
ĉeĥe:
svěrák
france:
étau
germane:
Schraubstock
katalune:
cargol de banc
perse:
گیره (ابزار)
pole:
imadło, imak, ścisk
slovake:
zverák

administraj notoj