Viŝnu/o PIV1

Viŝnuo

HIN Iu el la tri ĉefdioj en hinduismo, konservanto kaj estiganto de la universo: ne hazarde la teksto mencias Vjasa kaj Kriŝna: ili ambaŭ estas konsiderataj kiel enkorpiĝoj de Viŝnuo [1]; Viŝnuo en sia enkarniĝo kiel Narasimha mortigas demonon [2].
Rim.: Pli malofta esperantigo: Viŝno. La seĝo staras ligne / kaj Viŝno mutas [3].
1. E. Lazarev, trad. N. G.: Tibeta legendo pri Jesuo, 2004
2. J. Proskovec: Suda Hindio, [vidita en 2006-10]
3. H. M. Encensbergo, trad. V. Lutermano: Poemoj, 1999
beloruse:
Вішну
bulgare:
Вишну
france:
Vishnou, Vishnu
germane:
Vishnu
hungare:
Visnu
japane:
ヴィシュヌ
katalune:
Vixnu
ukraine:
Вішну

Viŝnuismo

HIN Pli granda branĉo de hinduismo kun Viŝnuo kiel ĉefdio, ofte aparte pia al iu lia avataro, kia Ramo, Kriŝno...
beloruse:
вішнуізм
bulgare:
вайшнавизъм
france:
vishnouïsme
germane:
Vishnuismus
hungare:
visnuizmus
itale:
vishnuismo
katalune:
vixnuisme

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.