Zaratuŝtr/o PIV1

Zaratuŝtro  

PERSREL Persa profeto (proksimume 660 a. K. – proksimume 583 a. K.), reforminto de la antikva irana religio, kiu sekve iĝis mazdaismo: bahaanoj kredas je procezo, kiun ili nomas „progresa revelacio“, agnoskante ĉiujn fondintojn de la grandaj mondreligioj, inkluzive de Adamo, Noa, Zaratuŝtro, Kriŝno, Abraham, Moseo, Budho, Jesuo, kaj Mohamedo [1]; Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe en religia sistemo de Zaratuŝtro [2]; „Tiele parolis Zaratuŝtro: Libro por Ĉiu kaj Neniu“ estas poeta-filozofia verko de la germana filozofo Friedrich Nietzsche [3].
Rim.: La supraj vivdatoj valoras nur kiel indikoj pri la tradicie akceptata hipotezo.
angle:
Zoroaster, Zarathustra
beloruse:
Зараастр, Заратустра
bulgare:
Зороастър
france:
Zoroastre, Zarathoustra
germane:
Zoroaster, Zarathustra
hungare:
Zarathusztra, Zoroaszter
itale:
Zaratustra, Zoroastro
katalune:
Zaratustra
perse:
زرتشت، زردشت
portugale:
Zaratustra, Zoroastro
ruse:
Зороастр, Заратустра

administraj notoj