zeolit/o PVEF
zeolito
Kristalo, iu el diversaj aluminisiliciatoj kun poroj,
kiuj povas interalie adsorbi aŭ maladsorbi akvon,
filtri nafton aŭ alian fluaĵon, kunporti kalion por
grasigo de kampoj:
terkulturistoj notu detalan procedon de rizkultivado kaj uzu
mineralon nomatan zeolito por absorbi cezion el la tero
[1].
1.
Hori J.:
Taglibro de nia Kamarado Jasuo HORI dum la japanaj
katastrofoj, 2012-05-25
- angle:
- zeolite
- beloruse:
- цэаліт
- france:
- zéolite, zéolithe
- pole:
- zeolit
- ukraine:
- цеоліт