tradukoj: es fr it nl pt

adolesk/o

adoleskoTEZ Vikipedio

Frua junaĝo de homo seksmatura, ankoraŭ ne plenkreskinta: „Adolesko“ (Biografia romano de Blazio Vaha el 1987). VD:puberto

adoleski [1]

Travivi adoleskon: kiam ŝi ankoraŭ adoleskis, ŝi vokis la atenton de la pianisto Artur Rubinstein, kiu admiris ŝian fortan muzikan temperamenton [2]

adoleskulo, adoleskantoTEZ Vikipedio

Juna homo seksmatura, ankoraŭ ne plenkreskinta: la sopiro ĉi-vive renkonti perfektecon ... apartenas al la infana aŭ adoleskula tavolo de nia psiko [3].

tradukoj

francaj

~o: adolescence; ~ulo, : adolescent (subst.).

hispanaj

~o: adolescencia; ~i : ser adolescente; ~ulo, : adolescente.

italaj

~o: adolescenza; ~i : essere adolescente; ~ulo, : adolescente.

nederlandaj

~o: adolescentie, jongelingsjaren, jongemeisjesjaren; ~i : jong zijn, tiener zijn; ~ulo, : tiener, adolescent.

portugalaj

~i : adolescer(entrar na adolescência).

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. F. Fonseca: Sonia Rubinsky, MusicExpress, [vidita je 2006-08-18]
3. Claude Piron: La bona lingvo, p. 107a

[^Revo] [adolesk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2011/10/05 16:10:12 ]