tradukoj: cs es fr it nl pl sk sv

adsorb/i PIV1

adsorbi  

(tr)
KEM Logi kaj fiksi sur sian surfacon ian substancon: grava propraĵo de la argiloj estas ilia kapablo sorbi kaj adsorbi multenombrajn kemiajn substancojn [1].

Rim.: Ne konfuzu kun absorbi.

adsorbo

KEM Surfaca fiksado de substanco: per ... teknologio kombinanta adsorbon kun purigo, katalizo kaj bruligo ĉinaj sciencistoj sukcese solvis la problemon de poluo de medio pro granda kvanto da eluzita organika gaso [2].

tradukoj

ĉeĥaj

~i: adsorbovat, pohlcovat na povrchu, zachycovat na povrchu; ~o: adsorpce.

francaj

~i: adsorber; ~o: adsorption.

hispanaj

~i: adsorber; ~o: adsorción.

italaj

~i: assorbire (impregnarsi); ~o: assorbimento (impregnarsi).

nederlandaj

~i: adsorberen; ~o: adsorptie.

polaj

~i: osadzać; ~o: osad.

slovakaj

~i: pohlcovať na povrchu; ~o: absorpcia.

svedaj

~i: adsorbera; ~o: adsorption.

fontoj

1. Vikipedio, artikolo „argilo“, 2009-08-19
2. -: Ĉina sukceso..., Espero.com.cn, 2009-08


ℛevo | datumprotekto | adsorb.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2015/07/04 08:37:29