1akademi/o PV

akademio

1.
Societo, konstanta kaj oficiala, de sciencistoj, literaturistoj aŭ artistoj: la franca Akademio estis fondita en 1634; ESP fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio LR .
2.
(evitinde) Supera lernejo: mi vizitados la akademion, mi lernos desegni, mi estos nomata arĥitekturisto, -- tio estas io, tio estas multe! [1].
angle:
academy
beloruse:
акадэмія
bulgare:
академия
ĉeĥe:
akademie, vysoká škola
france:
1. académie, société savante 2. académie (école artistique), école artistique
germane:
Akademie 1. Akademie, wissenschaftliche Gesellschaft 2. Universität, Hochschule
hebree:
אֲקָדֶמִיָה
hispane:
academia
hungare:
1. akadémia, tudós társaság
interlingvae:
academia
itale:
accademia
japane:
学士院 [がくしいん], アカデミー [あかでみー]
katalune:
acadèmia 1. acadèmia
malaje:
akedemi
nederlande:
1. academie
okcidentale:
academie
pole:
akademia 1. akademia
portugale:
universidade 1. academia
ruse:
академия
slovake:
1. akadémia
svede:
akademi
tibete:
སློབ་གྲྭ་ཆེན་མོ་
ukraine:
академія
volapuke:
kadem

akademiano

1.
Membro de akademio 1: eĉ en tiu antikva kaj pli pura epoko, nur akademianoj povis sen peno kaj sen penso elbuŝigi la nomon Knaĥoĥŝveŭpsceg [2].
2.
(evitinde) Tiu, kiu studis aŭ studas en akademio 2.
2. D. K. Jordan: Knaĥoĥŝveŭpsceg, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006]
angle:
academian
beloruse:
1. акадэмік
bulgare:
1. академик 2. висшист
ĉeĥe:
člen Akademio de Esperanto
ĉine:
1. 学会会员 [xuéhuìhuìyuán], 學會會員 [xuéhuìhuìyuán], 受过高等教育者 [shòuguògāoděngjiàoyùzhě], 受過高等教育者 [shòuguògāoděngjiàoyùzhě], 大学学生 [dàxuéxuésheng], 大學學生 [dàxuéxuésheng], 大学老师 [dàxuélǎoshī], 大學老師 [dàxuélǎoshī], 学者 [xuézhě], 學者 [xuézhě]
france:
1. académicien
germane:
1. Akademiemitglied, Mitglied der Akademie 2. Akademiker
hebree:
אקדמאי
hispane:
1. académico
hungare:
1. akadémikus
itale:
1. accademico
japane:
アカデミー会員 [あかでみーかいいん]
nederlande:
1. lid van de academie
pole:
1. student (akademii)
portugale:
1. acadêmico 2. universitário
ruse:
1. академик
slovake:
člen Akademio de Esperanto 1. akademik
svede:
2. akademiker

Akademio de Esperanto (AdE)

ESP Sendependa societo konservanta kaj kontrolanta ekde 1948 la principojn de la Lingvo Esperanto, daŭriganto de la Lingva Komitato: en 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan „Akademio de Esperanto“ [3].
3. Akademio de Esperanto: [Oficiala retpaĝo], [vidita en 2017]
beloruse:
Акадэмія эспэранта
france:
Académie de l'Espéranto
germane:
Akademie des Esperanto

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Ĉar la termino estas "evitinda" ĉi-sence, indus ne
      aldoni tro da tradukoj kaj provi precizigi ĝian kampon.
      Ŝajnas al mi, ke tiu senco estas paŭsaĵo de la
      franca "académie", kiam aplikata al supera lernejo pri
      certaj artoj, kiel videblas el la ekzemplo. Ĝi verŝajne
      ne celas la anglalingvan "academy", kiam aplikata al la
      universitata
      mondo ĝenerale (kontraste kun la industria). Do laŭ mi la
      tradukoj per "universitato" ne taŭgas.
      [MB]
    
pri ~ano 2.:
      Ĉar la termino estas "evitinda" ĉi-sence, indus ne
      aldoni tro da tradukoj kaj proponi preferindan ekvivalenton.
      Laŭ mi la tradukoj per "universitatano" ne taŭgas.
      [MB]