tradukoj: be bg de en fa fr hu la nl pt ru sk sv

Specioriĉa grupo de unu- aŭ plurĉelaj
vivaĵoj, plej ofte vivantaj en akvo:
tiu viro, glitinte sur tufo el malsekaj algoj, estis
rapidigita kun kapo malsupre sur akran rifon
[2].

Iu el cianobakterioj:
ekzistas estaĵoj, ekzemple la bluaj algoj ...,
kiuj
bone fartas en alta temperaturo (ĝis 90 °C)
[3].

Algoj precipe maraj, brunkoloraj
pro klorofilo c kaj flava farbosubstanco,
konsistigantaj apartan filumon
(Phaeophycophyta):
vakameo ... estas ... brunalgo uzata
en homa nutrado, precipe en Japanio
[4].
Algoj precipe maraj, ruĝkoloraj
pro klorofilo a kaj aliaj farbosubstancoj,
konsistigantaj apartan filumon
(Rhodophycota).

Algoj el diversaj grupoj, verdkoloraj
pro klorofilo a kaj b:
ene de la unuopaj taksonoj de la verdalgoj ekzistas diversaj
organizaj formoj, de la unuĉeluloj kaj ĉelkolonioj ĝis la
multĉelaj taloj
[5].