alianc/o PV

alianco

POL Regna aŭ alia politika interligo: vi povus fari aliancon kun ili [1]; oni decidadis pri […] aliancoj, pri diversaj interŝtataj kontraktoj [2]; [ili] kanonas de la maro per la alianca ŝiparo [3]; la Alianco (politika partiaro) subtenas la manifeston [4].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 3. La eŭrope edukita homo.
4. D. E. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, 1997:2, p. 14a
angle:
alliance
beloruse:
альянс, саюз, зьвяз, хаўрус
ĉine:
协约 [xiéyuē], 協約 [xiéyuē], 同盟 [tóngméng]
france:
alliance (pol.), coalition
germane:
Allianz, Bündnis
hebree:
בְּרִית
hispane:
alianza
hungare:
szövetség
japane:
同盟 [どうめい]
nederlande:
alliantie, verbintenis, verbond
portugale:
aliança
ruse:
альянс, союз
slovake:
aliancia, družba, spojenectvo
svede:
allians
ukraine:
альянс, (політичний) союз

alianci

Troviĝi en alianco kun iu: li aliancas kun tiu fripono Metrop ; la aliancintoj malpermesis la aliĝon al Germanio [5].
5. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
beloruse:
быць у альяньсе, хаўрусаваць
germane:
verbündet sein

aliancano

Regno, partio, kontraktinta en alianco: oni transdonos en viajn manojn tiun ligan trezoron […] kiel aliancano [6]; la venko de la aliancanoj restarigis en granda nombro da landoj demokratajn reĝimojn [7]; Japanio senkondiĉe kapitulacis je la aliancanoj la 15an de aŭgusto 1945 [8].
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, ĈAPITRO VI
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Igarasi Takeo: Hontinda vizito, Monato, 2001:12, p. 4a
angle:
ally
beloruse:
саюзьнік, хаўрусьнік
ĉeĥe:
spojenec
ĉine:
同盟者 [tóngméngzhě]
france:
allié (membre d'une alliance), partenaire (d'une coalition)
germane:
Verbündeter, Bündnispartner
hebree:
ברית
japane:
同盟国 [どうめいこく], 同盟者 [どうめいしゃ]
ruse:
союзник
slovake:
spojenec
ukraine:
союзник

alianciĝi

(ntr)
Aliĝi, kuniĝi en politika interligo: vi timis, ke ili alianciĝos kun la proksimiĝantaj naziaj trupoj [9]; (figure) la versoj de De Kock estas konstruitaj en densa vortsinsekvo, kie la formo alianciĝas kun la enhavo [10]; eble la lingvoj povus eĉ alianciĝi [11].
angle:
ally, side with, form an alliance
beloruse:
стварыць альянс
france:
faire alliance, s'allier
germane:
sich verbünden
hebree:
לכרות ברית
japane:
同盟する [どうめいする]
ruse:
заключить союз, вступить в союз
ukraine:
укласти союз

administraj notoj