4alumini/oZ

aluminio (Al)

KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero 13, atompezo 26,9815; blanka, tre malpeza metalo, kun arĝenta brilo la lokomotivo konsistas ne nur el ŝtalo sed ankaŭ el aluminio kaj GFK, speciala plasto fortigita per fibroj [1]; Ĉinio devas stimuli ŝparemon en konsumado de riĉaĵoj kaj vaste […] rehavi kaj reutiligi ŝtalon, kupron, aluminion kaj aliajn metalojn [2]; kiel indikon de la alteco de tiuj temperaturoj, li atentigis, ke eĉ unu semajnon poste troveblis ankoraŭ likva aluminio [3]; kvankam Atomiumo devis simboli la progreson faritan en Belgio rilate la ŝtalindustrion, la sferoj mem estas konstruitaj el aluminio [4]; baseno, kie oni deponis ruĝan ŝlimon, rezultantan el la produktado de aluminio [5].
1. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
2. Monato, MU Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos
3. Monato, Ian Fantom: 2007
4. Monato, Lode Van de Velde: Feliĉan datrevenon!
5. Monato, Thierry Salomon: Ruĝŝlima vulkano
angle:
aluminium, aluminum
beloruse:
алюміній
bretone:
aluminiom
bulgare:
алуминий
ĉeĥe:
aluminium, hliník
france:
aluminium
germane:
Aluminium
hebree:
אֲלוּמִינְיוּם
hispane:
aluminio
hungare:
alumínium
indonezie:
aluminium
itale:
alluminio
japane:
アルミニウム [あるみにうむ]
katalune:
alumini
latinece:
Aluminium
nederlande:
aluminium
perse:
آلومینیم
pole:
glin (nazwa oficjalna), aluminium (nazwa potoczna)
portugale:
alumínio
ruse:
алюминий
slovake:
alumínium, hliník
svede:
aluminium
turke:
alüminyum
ukraine:
алюміній

administraj notoj