amplif/i, amplifik/i

ELE

amplifi, amplifiki

(tr)
Plifortigi elektrajn aŭ elektromagnetajn oscilojn: sola vakutuba amplifilo povas amplifi multajn voĉojn [1]; se tia objekto pasas inter ni kaj tre fora lumfonto, gravita lensado povas amplifiki la brilecon de tiu fonto dum mallonga tempo, kiam ĝi estas precize en la ĝusta pozicio [2]; mi kun Ada iris […] al taga seanco, por kontroli ŝian ideon pri telepatio, […] necesas preni kvincent aŭ mil homojn, por per adicio amplifiki malfortan efikon [3]; la efiko de transistoro povas esti rigardata kiel amplifiko de la kurento el unu cirkvito (emitoro ‐ bazo) en la dua (emitoro ‐ kolektoro) [4].
angle:
amplify
beloruse:
узмацняць
ĉeĥe:
zesilovat, zesílit hlas, zvuk
france:
amplifier
germane:
verstärken
hispane:
amplificar
hungare:
erősít (rezgést)
nederlande:
versterken
pole:
wzmacniać
ruse:
усиливать
slovake:
amplifikovať, zosiľovať

amplifilo, amplifikilo  

Aparato por pligrandigi elektrajn oscilojn, kiujn oni ĝenerale ricevas kun tre malforta intenseco: ekzistas altfrekvencaj, malaltfrekvencaj, magnetaj, rezistancaj kaj transformatoraj amplifiloj; laca ina voĉo ekfluis el stacidomaj amplifiloj: „Trajno numero NN restartos je la kvara kaj dudek kvin“ [5].
angle:
amplifier
beloruse:
узмацняльнік
ĉeĥe:
amplifikátor, zesilovač
france:
amplificateur
germane:
Verstärker
hispane:
amplificador
hungare:
erősítő (rezgés-)
nederlande:
versterker
pole:
wzmacniacz, amplifikator
rumane:
amplificator
ruse:
усилитель
slovake:
zosilňovač

administraj notoj

~ilo, ~ilo: Mankas dua fontindiko.