anemi/o PVEF

anemio

MED Manko de hemoglobino (kutime pro tro malmultaj ruĝaj sangoĉeloj) en la sango: dum gravedeco ĉe ŝi okazis anemio, kiun forigi helpis nek tablojdoj, nek injektado de feraj preparaĵoj [1]; la simptomoj [de celiakio] povas multe varii, […] inter la plej kutimaj estas ventrodoloro, lakso, maldikiĝo, anemio, muskolaj kaj ostaj doloroj, psikaj problemoj [2]; en tiun grupon de [prionaj] infektoj oni enigis la infektan anemion de ĉevaloj [3]; revidante ruinigita de l’ anemio la junulinon, kiun, antaŭ unu monato, ŝi lasis brilanta de forto kaj de juneco, la markizino ne povis deteni siajn larmegojn [4].
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri manko de ruĝaj ĉeloj.
1. N. Stepanov: Debato/Vegetarismo – ĉu granda mispaŝo aŭ saĝa konduto?, Monato, 1995:7, p. 18a
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
3. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
angle:
anemia
beloruse:
анэмія
ĉeĥe:
chudokrevnost
ĉine:
貧血 [pínxiě], 贫血 [pínxiě], 貧血症 [pínxuèzhèng], 贫血症 [pínxuèzhèng]
france:
anémie
germane:
Anämie, Blutarmut, Bleichsucht
hebree:
אֲנֶמִיָה
hispane:
anemia
japane:
貧血 [ひんけつ], 貧血症 [ひんけつしょう]
nederlande:
anemie
pole:
anemia
rumane:
anemie
ruse:
малокровие, анемия
slovake:
anémia, málokrvnosť, nedostatok červených krviniek
ukraine:
анемія, недокрів’я

administraj notoj