anod/o PVEF

anodo

ELE
En elektroĥemio, elektrodo ĉe kiu okazas oksidiĝo, t.e. kiu akceptas elektronojn; la pozitiva elektrodo de elektrona valvo, ĉe elektrolizo aŭ ŝargo de akumulatoro, negativa ĉe malŝargo de pilo: Miĥaelo Faraday […] kreis kaj uzis la vorto[j]n ‚elektrodo‘ […] ‚anodo‘ kaj ‚katodo‘ el ‚odos‘, ‚ano‘ (supren) kaj ‚kata‘ (malsupren) [1]; alia kapacito, ĝuste tiu malutila, kiu ekzistas inter krado kaj anodo, permesas al tiuj tensivarioj transdoniĝi returne al la krada cirkvito [2]; fotoĉelo […] similas al elektrontuboj, ĉar en la vakua vitroĉelo troviĝas anodo kaj katodo [3]. ANT:katodo
1. K.J. Young: Faraday kaj Etimologio, Scienca Revuo, vol. 19, n-ro 1 (1968)
2. Pri tre multaj „dinoj“, 16-a babilado
3. Vikipedio, Fotoĉelo
angle:
anode
beloruse:
анод
bulgare:
ĉeĥe:
anoda, kladná elektroda
france:
anode
germane:
Anode
hebree:
אָנוֹדָה
hispane:
ánodo
hungare:
anód
japane:
アノード, 陽極 [ようきょく]
nederlande:
anode
perse:
آند، قطب مثبت
pole:
anoda
ruse:
анод
slovake:
anóda, anóda
svede:
anod
ukraine:
анод

administraj notoj