tradukoj: be ca cs de en es fr hu pl ru sk

antiseps/o Z PV

antisepso  

KIRMED Procedo, per kiu oni detruas en ĥirurgio la infektantajn mikrobojn per ĥemiaj substancoj. VD:asepso.

Rim.: „Antisepso“ estas medicina vorto kaj rilatas al uzo de substancoj, kiujn viva korpo eltenas. „Desinfekto“ esence samas, sed koncernas purigon de ĉiaj objektoj, do estas plenumebla per ajna efika rimedo. [ĵv]

antisepsi  

(tr)
Fari antisepson. VD:desinfekti

antisepsa  

Per antisepso detruanta la infektajn mikrobojn; kontraŭmikroba; senmikrobiga: mi estis trabanita en antisepsa ŝprucado [1].

antisepsaĵo  

Substanco uzata por detrui ĉiajn mikrobojn aŭ fungojn, kontraste al antibiotiko, kiu efikas kontraŭ apartaj specoj: lavenda oleo ... efikas kiel trankviligilo kaj kiel antisepsaĵo [2].

tradukoj

anglaj

~o: antisepsis; ~i: disinfect; ~a: antiseptic.

belorusaj

~o: антысэптыка; ~i: апрацоўваць антысэптыкам; ~a: антысэптычны; ~aĵo: антысэптык.

ĉeĥaj

~o: antiseptický prostředek, antiseptikum; ~i: použít antiseptický prostředek; ~a: antiseptický.

francaj

~o: antisepsie; ~i: désinfecter; ~a: antiseptique (adj.); ~aĵo: antiseptique (subst.).

germanaj

~i: desinfizieren; ~a: antiseptisch.

hispanaj

~o: antisepsia; ~a: antiséptico.

hungaraj

~o: antiszepszis; ~i: fertőtlenít, dezinficiál; ~a: fertőtlenítő, csírátlanító, antiszeptikus.

katalunaj

~o: esterilització, asèpsia; ~i: desinfectar; ~a: asèptic, desinfectant.

polaj

~o: antyseptyka; ~i: dezynfekować; ~a: antyseptyczny.

rusaj

~o: антисептика; ~a: антисептический.

slovakaj

~o: antisepsa; ~o: antiseptikum; ~i: sterilizačný postup, vykonať antisepsu; ~a: antiseptický.

fontoj

1. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 2a
2. A. Watanuki: Eteraj oleoj, [2007]


ℛevo | datumprotekto | antise1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.21 2018/04/23 15:10:17