2arteri/o JED
arterio
- 1.
Tubeto, kiu kondukas la sangon el la koro ĝis ĉiuj partoj de
la korpo:
dum la kuracisto apogis sian fingron sur la arterion, lia rigardo ne forlasis la
vizaĝon de l’ agonianto
[1];
la efiko estas plilarĝigi arteriojn, kaj tio plifaciligas la
fluon
de oksigenita sango al la koro
[2].
- 2.
- (figure) Trafikvojo: strato tridek paŝojn larĝa, sufiĉe rekta, pavimita per plataj ŝtonoj, formis la ĉefan arterion [3]; ĉi tien rapidas torentoj de proletaro, trafluante ĉiujn arteriojn de la grandega urbo Metrop .
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
2. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28-34
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
2. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28-34
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
- angle:
- 1. artery 2. (traffic) artery
- beloruse:
- артэрыя
- ĉeĥe:
- artérie, tepna
- ĉine:
- 1. 动脉 [dòngmài], 動脈 [dòngmài] 2. 交通干线 [jiāotōnggànxiàn], 交通幹線 [jiāotōnggànxiàn], 主动脉 [zhǔdòngmài], 主動脈 [zhǔdòngmài], 主要道路 [zhǔyàodàolù], 主通道 [zhǔtōngdào]
- france:
- artère
- germane:
- 1. Arterie, Schlagader 2. Verkehrsader
- hebree:
- עורק
- hispane:
- arteria
- indonezie:
- jalan arteri 1. arteri, pembuluh nadi
- itale:
- arteria
- japane:
- 動脈 [どうみゃく]
- katalune:
- artèria 1. artèria
- nederlande:
- 1. slagader 2. verkeersader
- pole:
- arteria 1. tętnica
- ruse:
- артерия
- slovake:
- tepna, artéria
- ukraine:
- артерія