tradukoj: be cs de en es fa fr hu it nl ru sk sv

1astronom/o

astronomo  

AST Specialisto pri astronomio: lastatempe aŭdiĝas pledoj de astronomoj, ke okazu ampleksa kalendar-reformo [1]. SIN:astronomiisto
Rim.: Eblas ankaŭ trovi (sed ne en PIV) la sinoniman terminon astronomiisto [2], logike konstruitan per la sufikso IST el la radiko astronom/o. Tamen, pro la longeco de tia vorto, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas la sensufiksan vorton astronomo [3].

tradukoj

anglaj

~o: astronomer.

belorusaj

~o: астраном.

ĉeĥaj

~o: astronom.

francaj

~o: astronome.

germanaj

~o: Astronom, Sternenkundler.

hispanaj

~o: astrónomo.

hungaraj

~o: csillagász, asztronómus.

italaj

~o: astronomo.

nederlandaj

~o: astronoom.

persaj

~o: اخترشناس، منجم.

rusaj

~o: астроном.

slovakaj

~o: astronóm, astronóm.

svedaj

~o: astronom.

fontoj

1. Evgeni Georgiev: Ĉu kalendar-reformo estos bezonata?, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 11a
2. Vikipedio: Astronomo
3. PMEG: 39.1.12. Neoficiala sufikso I


ℛevo | datumprotekto | astron.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.21 2018/08/07 06:10:41