aŭtodidakt/o

aŭtodidakto

PED
Memlernanto, memlerninto: „Esperanto por aŭtodidaktoj“ (titolo de memlernilo pri Esperanto) [1]; temis pri „Saluton!“, la aŭtodidakta lernilo de Audrey Childs-Mee [2]; Lanti […] estis aŭtodidakto, memlerninto [3]; ekspozicio pri arto de aŭtodidaktoj: skulptaĵoj, pentraĵoj, fotoj [4]; aŭtodidakta konstruisto inventis ĝin [5].
1. Prelegaro, Internacia Seminario pri Komenio, Prago, ĈEA, 1992
2. UEA: furora vendojaro 1999, La Ondo de Esperanto, 2000. N-ro 4
3. Georges Lagrange: Privat kaj Lanti, La Ondo de Esperanto, 1992:2
4. Monato, Saliko: Folklora festivalo en Kaustinen, 2005
5. Laimius Stražnickas: Nekutimaj transportiloj, Monato, 2000/06, p. 21
angle:
self-taught person, autodidact
beloruse:
самавучка
ĉeĥe:
samouk
ĉine:
草根艺人 [cǎogēnyìrén], 草根藝人 [cǎogēnyìrén], 自主学习 [zìzhǔxuéxí], 自主學習 [zìzhǔxuéxí], 自学者 [zìxuézhě], 自學者 [zìxuézhě]
france:
autodidacte (subst.)
germane:
Autodidakt
hebree:
אוטודידקט, לומד בעצמו
hispane:
autodidacta
hungare:
autodidakta
itale:
autodidatta
nederlande:
autodidact
pole:
samouk
ruse:
самоучка
slovake:
samouk
ukraine:
самоук

aŭtodidakte

Lernante memstare: li lernis aŭtodidakte la lingvon [6]; li aŭtodidakte akiris multajn konojn krom tiuj de profesia agitisto en politiko, li tamen lernis retorikon [7]; vi estas hungaro, studanta aŭtodidakte, kaj volas lerni la vortojn anglalingvajn kaj esperantajn pri hejmaj aŭ familiaj aferoj [8].
6. Monato, Carlo Minnaja: Resume de l' mio, 2007
7. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
8. Monato, Donald Broadribb: Unika vortaro por lernantoj, 2006
beloruse:
самастойна (аб навучаньні)
germane:
autodidaktisch
hebree:
אוטודידקט

administraj notoj