1aŭtomobil/o

aŭtomobilo

AUT Aŭto: la lasta aventuro dum aŭtomobilveturo [1]; vojaĝantoj, kiuj venas ĉu ŝipe, ĉu bicikle, aŭtomobile aŭ piede trovos belajn malnovajn monumentojn, bonegan gastronomion kaj komfortajn gastejojn por pilgrimantoj [2]; ĉar ne ekzistas hoteloj en la regno, turisto sen aŭtomobilo eĉ ne povas vespermanĝi en Seborgo [3]; se oni posedas domon kaj aŭtomobilon oni devas forte labori por repagi la prunton [4]; aŭtomobilakcidento mortigis lin [5]; la intenco estis, per plikostigo de karburaĵo redukti individuan aŭtomobiltrafikon, samtempe oni volis doni pli da mono al medikonvena fervojo [6].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
2. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
3. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
4. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, jaro 1994a, numero 1a, p. 15a
5. Monato, Claudinei Ribeiro: Memore al Gilbert Ledon
6. Stefan Maul: Memdetrua homaro, Monato, 2001/02, p. 4
angle:
car, automobile
beloruse:
аўтамабіль
ĉine:
汽車 [qìchē], 汽车 [qìchē]
france:
automobile
germane:
Auto, Automobil, Kraftwagen, Kraftfahrzeug, Kfz
hebree:
אוטו
hispane:
automóvil
hungare:
személykocsi
itale:
automobile, vettura (auto), macchina (auto), auto (vettura)
katalune:
automòbil
nederlande:
auto
osete:
машинæ, хæдтулгæ
pole:
automobil (przest.), auto, samochód
portugale:
automóvel, carro
ruse:
автомобиль
svede:
bil
tibete:
ཕེབས་ཊོ་
ukraine:
автомобіль

aŭtomobilisto

Aŭtisto: stirante, aŭtomobilistoj kaj motorciklistoj telefonas [7]; ĉu ne estus pli prudente kiel aŭtomobilisto tute ne trinki alkoholaĵon [8]?
7. Christian Fabossou: Ĉu-vi-vidas-min-ismo, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 12a
8. Stefan Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento, Monato, 2000/12, p. 30
angle:
motorist
beloruse:
аўтамабіліст
ĉine:
汽車司機 [qìchēsījī], 汽车司机 [qìchēsījī]
france:
automobiliste
germane:
Autofahrer, Wagenführer, Kraftfahrer
hebree:
נֶהָג
hispane:
automovilista
hungare:
úrvezető
itale:
automobilista, autista (conducente di auto)
katalune:
automobilista
nederlande:
automobilist
pole:
automobilista (przest.), kierowca
ruse:
автомобилист
svede:
bilförare

administraj notoj