tradukoj: fr

aŭtotrof/a PIV1

aŭtotrofa

BIO Produktanta la vivnecesajn organikajn substancojn el mineralaj elementoj: la plantoj, krom la gaso CO2 ensorbas akvon kaj salojn solvitajn en ĝi; ili uzas nur ne organikajn kombinaĵojn; tiujn organismojn oni nomas aŭtotrofaj, laŭvorte „memnutrantaj“ [1].

aŭtotrofulo  

BIO Vivaĵo, kiu produktas sian organikan substancon rekte el mineralaj elementoj, kontraste al heterotrofulo.

Rim.: Iuj tekstoj laŭ la angla uzo rigardas „aŭtotrofo“-n baza vorto por la vivaĵoj: Aŭtotrofo, aŭ memnutrulo, estas tia organismo... [2]. [ĵv]

tradukoj

francaj

~a: autotrophe; ~ulo: organisme autotrophe.

fontoj

1. C. Støp-Bowitz, Mészáros B.: Enkonduko en la Biologion, Fokuso, 1987:4
2. Vikipedio, Aŭtotrofo, 2017-03-01


ℛevo | datumprotekto | auxtotrof.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.1 2018/02/12 12:10:15