*av/o

*avo

GEN
Patro de patro aŭ patrino: mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo [1]; li estas la avo de la malgranda paŝtistino [2]; ĉi tion […] iam rakontis maljuna avo al sia malgranda nepo, kaj la malgrandulo sciis, ke kion la avo rakontas, tio estas pura vero [3]; maljuna viro, kiu laŭ sia aĝo povis esti la avo de ĉiuj, kiuj troviĝis en la ĉambro [4]; tio estis tiel longatempe antaŭe, ke kiam la avo de la avo prirakontis, li nomis tion la malnovaj tempoj [5]; laŭ alia teorio, en pratempo „atta“ signifis adoptan patron, patrinflankan onklon aŭ patrinflankan avon [6].
angle:
grandfather
beloruse:
дзед
bretone:
tad-kozh
bulgare:
дядо
ĉeĥe:
děd, děd, dědeček
ĉine:
大爷 [dàyé], 大爺 [dàyé], 爷 [yé], 爺 [yé]
eŭske:
aitite
france:
grand-père
germane:
Großvater, Opa
hebree:
סב, סבא
hispane:
abuelo
hungare:
nagyapa
ide:
avulo
indonezie:
kakek
itale:
nonno
japane:
祖父 [そふ], おじいさん
katalune:
avi, iaio, jai
loĵbane:
rirpa'u pafpa'u, mampa'u
nederlande:
grootvader, opa
norvege:
bestefar
okcidentfrise:
pake
perse:
پدربزرگ
pole:
dziadek
portugale:
avô
rumane:
bunic
ruse:
дед, дедушка
slovake:
starý otec, dedko
svahile:
babu
svede:
farfar, morfar
tokipone:
mama mama mije
turke:
dede, büyük baba
ukraine:
дід, дідусь
volapuke:
lefat, hilepal fatafat, motafat

avino

GEN
Patrino de patro aŭ patrino: avinaj fabeloj [7]; mia avino forgesis, kiam ŝi estis tie interne la lastan fojon [8]; li vestis la maljunan avinon per ŝiaj dimanĉaj vestoj [9]; la birdetoj[…]n la avino nomis fiŝoj, ĉar alie ŝiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraŭ birdojn, ne povus ŝin kompreni [10]; vi ĝuos intimon kaj apogon ĉe la avino [11].
angle:
grandmother
beloruse:
бабка
bretone:
mamm-gozh
bulgare:
баба
ĉeĥe:
babička, bába
ĉine:
[pó], 姥 [lǎo]
eŭske:
amama
france:
grand-mère
germane:
Großmutter, Oma
hebree:
סבתא
hispane:
abuela
hungare:
nagyanya
ide:
avino
indonezie:
nenek
itale:
nonna
japane:
祖母 [そぼ], おばあさん
katalune:
àvia, iaia, jaia
loĵbane:
rirmamta pafmamta, mamymamta
nederlande:
grootmoeder, oma
norvege:
bestemor
okcidentfrise:
beppe
perse:
مادربزرگ
pole:
babcia
portugale:
avó
ruse:
бабушка
slovake:
stará mama, babka
svahile:
nyanya
svede:
farmor, mormor
tokipone:
mama mama meli
turke:
nine, büyük anne
ukraine:
баба, бабуся
volapuke:
lemot, jilepal fatamot, motamot

geavoj

GEN Avo(j) kaj avino(j): mia avo kaj avino (geavoj). la ĉefaj aktivuloj de diversaj naciaj movadoj estas gejunuloj, kies gepatroj aŭ geavoj apartenas (aŭ apartenis) al naciaj malplimultoj aŭ minoritatoj [12]; la dometo povas esti malnova heredaĵo, tute sen moderna komforto, sed plena je memoroj pri geavoj [13]; ŝi loĝis kun diversaj parencoj: geavoj, diversaj gepraonkloj kc [14]; la geava generacio [15].
Rim.: Iuj uzas la vorton „geavo(j)“ ankaŭ por paroli pri avo(j) aŭ avino(j), kies sekso ne estas konata.
12. Sylvia Brylska: Ĉu reiri al naciaj radikoj?, Monato, 1993/08, p. 12
13. Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero, Monato, 2000/12, p. 12
14. Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, Monato, 2006/11, p. 25
15. Jesuo Gonjuo: Labori pli, enspezi malpli., Monato, 2011/05, p. 14
angle:
grandparents
beloruse:
дзед і бабка
ĉine:
外公外婆 [wàigōngwàipó], 祖父母 [zǔfùmǔ]
france:
grands-parents
germane:
Großeltern
hispane:
abuelos y abuelas
ide:
geavi
indonezie:
kakek nenek
japane:
祖父母 [そふぼ]
nederlande:
grootouders grootvaders en grootmoeders, opa's en oma's
okcidentfrise:
pakes en beppes
perse:
پدربزرگ و مادربزرگ
pole:
dziadkowie dziadkowie
tokipone:
mama mama
ukraine:
дід і баба, дідусь і бабуся
volapuke:
lepals

praavo

GEN Patro de avo aŭ avino: Abraham, nia praavo laŭ la karno [16]; la tempoj de la praavoj [17]; [li] turnis la portreton de la praavo al la muro, por ke ĝi ne povu aliĝi al la interparolado [18]; ili estis praavoj kaj estis baldaŭ festontaj sian oran edziĝofeston, sed ili ne povis precize rememori la daton [19]; la praavon ĉagrenis tia familiara parolo RabistFab ; mia praavo aŭ prapraavo estis unu el potenculoj inter Ĥiksoj [20].
angle:
great-grandfather
beloruse:
прадзед
bretone:
tad-kuñv
bulgare:
прадядо
ĉeĥe:
praděd, pradědeček
ĉine:
太爷爷 [tàiyéyé], 太爺爺 [tàiyéyé]
france:
arrière-grand-père
germane:
Urgroßvater, Uropa
hebree:
סבא רבא
hispane:
bisabuelo
hungare:
dédapa
ide:
preavulo
indonezie:
kakek buyut
itale:
bisnonno, bisavo, bisavolo
japane:
曾祖父 [そうそふ], ひいおじいさん
katalune:
besavi
nederlande:
overgrootvader
norvege:
oldefar
okcidentfrise:
oerpake
perse:
پدرِ پدربزرگ یا مادربزرگ
pole:
pradziadek
ruse:
прадед
slovake:
praded, pradedko
tibete:
སྤོ་ལགས་
tokipone:
mama mama mama mije
ukraine:
прадід
volapuke:
lelefat, hilelepal

praavino

GEN Patrino de avo aŭ avino: ili tenis sin reciproke je la manoj, tute tiel same, kiel estis farintaj la praavo kaj la praavino tie en la nova ĝardenaro, kaj ili tiel same parolis pri la malnovaj tagoj kaj pri la ora edziĝofesto [21]; heredaĵo el la tempo de la praavino [22]; la praavino pli bone fartas [23]; tio estas ja malnova historio, kiun mi aŭdis el la tempo de mia prapraavino [24].
angle:
great-grandmother
beloruse:
прабабка
bretone:
mamm-guñv
bulgare:
прабаба
ĉeĥe:
prababička
ĉine:
太婆 [tàipó], 父母的祖母 [fùmǔdezǔmǔ], 老祖母 [lǎozǔmǔ], 太奶奶 [tàinǎinai], 太祖母 [tàizǔmǔ]
france:
arrière-grand-mère
germane:
Urgroßmutter, Uroma
hebree:
סבתא רבתא
hispane:
bisabuela
hungare:
dédanya
ide:
preavino
indonezie:
nenek buyut
itale:
bisnonna, bisava, bisavola
japane:
曾祖母 [そうそぼ], ひいおばあさん
katalune:
besàvia
nederlande:
overgrootmoeder
norvege:
oldemor
okcidentfrise:
oerbeppe
perse:
مادرِ پدربزرگ یا مادربزرگ
pole:
prababcia
ruse:
прабабушка
slovake:
prababka
tibete:
རྨོ་ལགས་
tokipone:
mama mama mama meli
ukraine:
прабаба
volapuke:
lelemot, jilelepal

praavismo

BIOGEN Atavismo: trajtoj reaperas pro la leĝo de praavismo [25].
angle:
atavism
beloruse:
атавізм
ĉeĥe:
atavizmus
france:
atavisme
germane:
Atavismus
hispane:
atavismo
hungare:
atavizmus, visszaütés
ide:
atavismo
indonezie:
atavisme
itale:
atavismo
katalune:
atavisme
nederlande:
atavisme
norvege:
atavisme
pole:
atawizm
ruse:
атавизм
slovake:
atavizmus

administraj notoj

pra~ismo: Mankas dua fontindiko.