2barikad/o JED

barikado

Improvizita baraĵo por defendo aŭ ŝtopo, ekzemple en stratbatalo: polictaĉmento, alirinte la barikadon, subite atakas ĝin Metrop ; por tio, ke efektiviĝu la plej grandaj kaj gravaj ŝanĝoj en homara vivo, estas necesaj neniaj […] revolucioj, nek barikadoj [1]; (figure) la fenestroj estis duone ŝirmitaj de librobarikadoj kaj nur avare enlasis la lumon supre [2]; mi devis helpi per miaj manoj konstrui barikadojn kontraŭ la rusaj tankoj [3]. VD:baro, barilo, bariero
1. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68)
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
angle:
barricade
beloruse:
барыкада
ĉeĥe:
barikáda
ĉine:
路障 [lùzhàng]
france:
barricade
germane:
Barrikade, Sperre, Straßensperre
hebree:
מִתרָס
hispane:
barricada
hungare:
úttorlasz, barikád
japane:
バリケード
katalune:
barricada
nederlande:
barricade
pole:
barykada
portugale:
barricada
rumane:
baricadă
ruse:
баррикада
slovake:
barikáda, zátarasy
turke:
barikat
ukraine:
барикада

barikadi

(tr)
Forte bari per barikado, amasigante aĵojn: ili barikadas la pordon de ene [4]; barikadu la stratojn per matracoj [5]!
angle:
barricade
beloruse:
барыкадаваць
ĉeĥe:
barikádovat, stavět barikády, zabarikádovat
france:
barricader
germane:
sperren, versperren, verrammeln, verbarrikadieren
hebree:
מִתרָס
hungare:
elbarikádoz, eltorlaszol
japane:
バリケードを築く [ばりけーどをきずく]
katalune:
alçar una barricada (a, en), embarrar, barrar, embarrotar
nederlande:
barricaderen, versperren
pole:
barykadować, tarasować, zastawiwać
portugale:
barricar
ruse:
баррикадировать
slovake:
barikádovať
turke:
barikat kurmak
ukraine:
барикадувати, загороджувати барикадою

administraj notoj