tradukoj: bg de fr hu

baŝibozuk/o NePiv

baŝibozuko

MIL Iu el la rajdosoldatoj, kiujn dungadis la armeo de la osmanida regno, famaj pro sendisciplineco kaj sovaĝeco: (figure) el la veturileto elrampis maljuna dika sinjorineto, apogis la manojn je la koksoj kaj eksputis je la juna Lotrando: „Ci antikristo, ci arkilatrono ... ci baŝibozuko ... kion ci aŭdacas, tiel ataki honestajn kaj bonkondutajn homojn?“ [1]; (figure) ne plu temas pri kleriĝo, sed pri metilernado, kiu ne estas privilegio, sed socia devigo sub baŝibozuka kontrolado [2].

tradukoj

bulgaraj

~o: башибозук.

francaj

~o: bachibouzouk.

germanaj

~o: Baschi-Bosuk.

hungaraj

~o: basibozuk.

fontoj

1. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Naŭ fabeloj, [2002?]
2. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994


ℛevo | datumprotekto | basxibozuk.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2016/08/22 15:10:14