tradukoj: be ca de en es fr hu it nl pl ru

Dandevena maristo kaj esploristo (Vitus Jonassen Bering,
1681-1741, en la rusa servo ekde 1703), malkovrinta markolon
inter Azio kaj Ameriko (Beringa
Markolo) kaj Alaskon; ankaŭ la
Beringa Maro kaj la insulo kie li
mortis (la pli granda el la Komandoraj insuloj) portas lian nomon.
