bilion/o Z

biliono

(evitinde)
1.
(En la kontinenta Eŭropo:) miliono da milionoj, mil miliardoj (= duiliono), 1012: la distanco ĝis la plej proksima stelo ... estas 4.2 lumjaroj, tio estas ... 40 bilionoj da kilometroj [1].
2.
(laŭ la angla-rusa-brazila sistemo:) miliardo: subite la spegulo en sia rikanado ektremis tiel terure, ke ĝi elglitis el iliaj manoj kaj falegis sur la teron, kie ĝi rompiĝis en cent milionojn, bilionojn kaj ankoraŭ pli da pecetoj [2]; la menciita tuta produkto (ĉefe per minado) de energioportantoj konsistis el 3,4 Gt (gigatunoj) da nafto, 4,5 Gt da karbo (G = giga = 10⁹ = eŭropa miliardo = usona biliono...) [3].
Rim.: Diversaj vortaroj difinas la vorton malsame; iuj donas ambaŭ signifojn, iuj nur la unuan, aliaj nur la duan. PIV2 dekretis ke nur la kontinent-eŭropa senco ekzistu — kvankam ĝi avertas kontraŭ eventuala konfuzo kun biliono2. Ĉiel ajn, por eviti konfuzon oni prefere ne uzu tiun vorton („miliardo“ kaj „mil miliardoj“ estas nemiskompreneblaj). [Sergio Pokrovskij]
1. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. HASZPRA Ottó: Astronomiaj nombroj pri energio en la mondoMonato
angle:
1. trillion 2. billion
beloruse:
1. трыльён 2. мільярд
bulgare:
2. милиард
ĉeĥe:
2. miliarda
ĉine:
1. [zhào] 2. 十亿 [shíyì]
france:
1. billion 2. milliard
germane:
1. Billion 2. Milliarde
hebree:
מיליארד
hispane:
1. billón
hungare:
1. billió 2. milliárd
ide:
1. biliono 2. miliardo
indonezie:
2. miliar
japane:
十億 [じゅうおく], 一兆 [いっちょう]
katalune:
1. bilió 2. miliard, mil milions
nederlande:
1. biljoen 2. miljard
okcidentfrise:
1. biljoen 2. miljard
pole:
1. bilion
portugale:
2. bilhão (1.000.000.000), bilião (1.000.000.000)
ruse:
1. триллион 2. миллиард, биллион
slovake:
1. bilión 2. miliarda
svede:
2. miljard
ukraine:
більйон
volapuke:
1. telion

administraj notoj