brioĉ/o PIV2
brioĉo
                              Manĝaĵo kiu situas inter pano kaj kuko. La pasto, el tritika blanka faruno kun gisto, similas al tiu de pano sed estas pli
                              nutra kaj  dolĉa pro aldono de ovoj, butero, sukero kaj iom da lakto.
                              Oni bakas ĝin post ŝveliĝoj kaj ofte brioĉo estas manĝata kun kafo aŭ kun teo
                              
                                 jen la rezulto, mi faris belan francan brioĉon kiu ne  restos longe en la kuirejo...
                                 [1].
                                 
                              Rim.: la francdevena vorto brioĉo internaciiĝis kaj pro tio troveblas diversaj brioĉaj variantoj. [Mireille Corobu].
Rim.:
                           Laŭ BL: Prefere diru (francstila, dolĉa) laktobulko; (por la matenmanĝa kuko/bulko nomata croissant en pluraj etnaj lingvoj) prefere diru lunarka bulko, lunarka kuko.
                           
                     
                  - angle:
 - brioche
 - beloruse:
 - брыёш
 - france:
 - brioche
 - hebree:
 - עוגת שמרים
 - ukraine:
 - бріош