1brom/o

bromo (Br)

KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero 35, atompezo 79,904; metaloido, kies komponaĵoj servas en medicino kaj en fotografado: la senvivecon de tiu ĉi maro oni klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas ĝis 25 % da salo […] kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj de bromo, kio ankaŭ malhelpas la vivon en la Malviva Maro FK ; bromon malkovris sendepende la franca kemiisto Antoine-Jérôme Balard en 1826 kaj la germana kemiisto Carl Jacob Löwig en 1825, fakte, jam en 1824 la germana kemiisto Justus von Liebig produktis puran bromon, sed li ne komprenis ke ĝi estas nova kemia elemento [1].
angle:
bromine
beloruse:
бром
bretone:
brom
bulgare:
бром
ĉeĥe:
brom
france:
brome
germane:
Brom
hebree:
בְּרוֹם
hispane:
bromo
hungare:
bróm
indonezie:
bromin
itale:
bromo
japane:
臭素 [しゅうそ]
katalune:
brom
latinece:
Bromum
nederlande:
broom
perse:
برم
pole:
brom
portugale:
bromo
ruse:
бром
slovake:
bróm, bróm
svede:
brom
ukraine:
бром

administraj notoj