*cikatr/o PV

*cikatro

MED Restanta signo de vundo post resaniĝo: sur la dorso li havis ankoraŭ cikatrojn de la bastonoj [1]; la haŭto estas kuntirita per malhelaj radioj de la malnova cikatro Metrop ; variolo [lasis] sur la vizaĝo de ĉiu postvivanto cikatrojn [2]; li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj sur la kapo [3]; (figure) la cikatroj de la dua mondomilito ankoraŭ videblas, […] la korea duoninsulo restas duonigita inter norda kaj suda partoj […] [4].
angle:
scar
beloruse:
рубец, шрам, шнар
bretone:
kleizhenn
ĉeĥe:
jizva
ĉine:
疤拉 [bāla]
france:
cicatrice
germane:
Narbe, Schmiss
greke:
ουλή
hebree:
צַלֶקֶת
hispane:
cicatriz
hungare:
heg, forradás, sebhely
itale:
cicatrice
japane:
傷跡 [きずあと]
katalune:
cicatriu
nederlande:
litteken
perse:
جای زخم، جوشگاه
pole:
blizna, szrama (zazw. brzydka blizna)
portugale:
cicatriz
ruse:
рубец, шрам
slovake:
jazva
ukraine:
рубець, шрам

cikatriĝi

(ntr)
MED Fermiĝi, postlasante cikatron: la vundoj […] dank’ al konvenaj bandaĝoj […] rapide cikatriĝis [5]; (figure) la vundo de la koro iel cikatriĝis Marta .
angle:
form a scar
beloruse:
зарубцавацца
bretone:
kleizhennañ
france:
se cicatriser
germane:
vernarben
greke:
επουλώνω
hebree:
לקבל צלקת
hispane:
cicatrizar
hungare:
beheged, beforr
itale:
cicatrizzare (intr.), cicatrizzarsi
japane:
癒着する [ゆちゃくする]
katalune:
cicatritzar, cicatritzar-se
nederlande:
littekenweefsel worden
pole:
zabliźniać się
portugale:
cicatrizar
ruse:
зарубцеваться
ukraine:
зарубцьовуватися

cikatriĝo

Fermiĝo en formo de cikatro: [la medikamento Heberprot-P] akcelas la cikatriĝon de la lezoj [6].
beloruse:
зарубцаваньне
france:
cicatrisation
germane:
Vernarbung
hebree:
הִצטַלְקוּת
japane:
癒着 [ゆちゃく]

administraj notoj