tradukoj: bg ca cs de en fr it nl pl ru sk

Cion/o PIV2

Ciono  

BIBGEOG Nomo de antikva fortikaĵo en Jerusalemo, ofte aludanta la tutan urbon rigardatan kiel sanktan: Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo [1].

cionismo SPV  

POL Movado por la fondo de propra regno de la judoj, kian realigis Israelo: Cionismo – laŭ la opinio de Zamenhof – havas antinomiojn, estas neefektivigebla utopio [2].

cionisto PIV1

Cionismano: la Cionista movado renkontis ekde sia fondiĝo fervorajn adeptojn ... unuflanke, ... oponantojn ĉe la alia ekstremo [3].

kontraŭcionismo

POL Kontraŭeco al cionismo ĝenerale, kaj al la ekzisto de la ŝtato Israelo aparte: la aŭtoro ... estas ege respektata kaj de homoj kiuj pli emas al Cionismo, kaj samtempe de homoj kiuj pli emas al kontraŭCionismo [4].

tradukoj

anglaj

~o: Zion; c~ismo : Zionism; c~isto : Zionist.

bulgaraj

~o: Цион; c~ismo : ционизъм; c~isto : ционист; kontraŭc~ismo: антиционизъм.

ĉeĥaj

~o: Sión, Zion.

francaj

~o: Sion; c~ismo : sionisme; c~isto : sioniste; kontraŭc~ismo: antisionisme.

germanaj

~o: Zion; c~ismo : Zionismus; c~isto : Zionist.

italaj

~o: Sion; c~ismo : sionismo; c~isto : sionista.

katalunaj

~o: Sió; c~ismo : sionisme; c~isto : sionista.

nederlandaj

~o: Zion; c~ismo : zionisme; c~isto : zionist; kontraŭc~ismo: antisionisme.

polaj

~o: Syjon; c~ismo : syjonizm; c~isto : syjonista.

rusaj

~o: Сион; c~ismo : сионизм; c~isto : сионист.

slovakaj

~o: Sion.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 69:36
2. J. Meisl , trad. N. Z. Maimon: Hilelismo, la Nica Literatura Revuo, 1960-03 ĝis 04, numero 5/4, p. 131a-133a
3. T. Löwenkopf: Kio estas cionismo?, [vidita je 2006-05-11]
4. A. Fontana: [Sola kaj ignorata Israelo], 2011


ℛevo | datumprotekto | cion.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2015/07/04 08:37:32