tradukoj: de fr

ĉarang/o

ĉarango  

MUZ Sudamerika kordinstrumento derivita de akut-sonaj gitaroj, kies sonkesto origine konsistis el kiraso de dazipo: ĉarango, jam uzata en la 18-a jarcento en la boliviaj Andoj ..., estas malgranda, iom simila al hispana liuto, sed kun malpli da kordoj [1]; ĉarango longas ĉ. 66 cm [2].

tradukoj

francaj

~o: charango.

germanaj

~o: Charango.

fontoj

1. A. Orellana Rojas: Ameriko kaj ĝia muziko, Nova Vojo, 2005-06
2. Vikipedio, ĉarango, 2011-01-22


ℛevo | datumprotekto | cxarang.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2013/09/08 18:11:18