ĉur/o PIV1

ĉuro

(vulgare)
Spermo: kaco, pugo, ĉuro pli decas laŭ mi ol atombombo, kalaŝnikovo, ĉasaviadilo [1]; ŝi […] preskaŭ deziris, ke Ricardo plenigu ŝin per intensa, neeltenebla ĉuro [2].
1. El la kalsono de Ganimedo: 2019
2. M. de Seabra: Malamu vin, unu la alian, 2009
angle:
cum (semen)
france:
foutre (subst., sperme)
germane:
Wichse (Sperma)
hebree:
זרע אדם
hispane:
lefa (vulgar)
nederlande:
kwak (sperma), kwakje (sperma)
ukraine:
сім’я, сперма

ĉuri

(ntr)
(vulgare)
Ejakuli1: knaboj […] kiuj perkace jam scipovas ĝui, kvankam ĉuri ankoraŭ ne [3]; la nura ideo, ke mi povus ĉuri en la buŝon de tiu nekonatulo estis honte neeltenebla [4].
angle:
cum (to ejaculate semen), come (to ejaculate semen)
ĉine:
打飛機 [dǎfēijī]
france:
décharger (éjaculer)
germane:
wichsen (ejakulieren), abspritzen (ejakulieren)
hispane:
correrse (vulg. eyacular)
nederlande:
spuiten (zaadlozing)
ukraine:
випорскувати сім’я

administraj notoj