tradukoj: be ca cs de en es fa fr hu pl pt ru sk

deflaci/o

deflacio  

EKON
a)
Malplimultiĝo de la papermona kvanto en la cirkulado.
b)
Altiĝo de aĉetpovo de la mono: sekvontjare ni atendu eĉ deflacion je 0,4 % [1]; ankaŭ en Japanio troveblas tiaj cirkonstancoj, foje eĉ pli malbonaj ol aliloke pro longdaŭra deflacio [2]; la registaro de Abe Ŝinzo, […] por definitive eliri el la deflacio kaj enordigi la financojn, enkondukis aŭdacan ekonomian politikon [3]; la grafikaĵo ĝuste montras, ke la kaŭzo de la deflacio kuŝas en malalta laborpago [4].
SIN:malinflacio; ANT:inflacio.

tradukoj

anglaj

~o: deflation.

belorusaj

~o: дэфляцыя.

ĉeĥaj

~o: odnos větrem.

francaj

~o: déflation.

germanaj

~o a: Geldverknappung; ~o b: Aufwertung; ~o: Deflation.

hispanaj

~o: deflación.

hungaraj

~o a: pénzszűkítés; ~o b: felértékelődés; ~o: defláció.

katalunaj

~o a: escassetat monetària; ~o b: revaluació; ~o: deflació.

persaj

~o: تورم منفی.

polaj

~o: deflacja.

portugalaj

~o: deflação.

rusaj

~o: дефляция.

slovakaj

~o: deflácia; ~o: odnos vetrom.

fontoj

1. Monato, last: Kvin jaroj en Eŭropa Unio
2. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti
3. Monato, Isikawa Takasi: Abenomiko, aŭdaca defio
4. Monato, Isikawa Takasi: Abenomiko, aŭdaca defio


administraj notoj

pri ~o :
        Mi ne komprenis, ĉu la antonimo koncernas
        ambaŭ subsencojn. La redakto de "inflacio" ne sugestas tion.
        Sama demando pri la termino "malinflacio", cetere ne
        ekzistanta sub "inflacio". 
        [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | deflac.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2019/06/30 18:19:02