tradukoj: be cs de en es fr hu pl pt ru sk sv

2demokrat/o

demokrato  

POL
Politikisto aŭ ajna persono, favora al la ideoj de demokratio: demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj raportis en gazeto „La Esperantisto“ kun fidela zorgo VivZam ; kiel demokrato mi plu abonos Monaton, ankaŭ se aperus eĉ pluraj kontribuaĵoj kontraŭ miaj opinioj [1]; plejparte germanoj estas demokratoj honestaj, ĉu konservativaj, ĉu progresemaj [2]; okulfrapaj estis la detruaj perdoj de la britaj, polaj, ĉeĥaj kaj germanaj socialdemokratoj, sed ankaŭ de la francaj kaj italaj centra-dekstraj partioj [3]; la usona sistemo estas la plej bona ekzemplo en alternado de povo, en regoludo, inter la tielnomataj demokratoj kaj respublikanoj [4]; en Japanio, cetere, la multjare regantaj liberaldemokratoj perdis kaj suferas splitiĝon [5]; kristandemokratoj (CDU), kiujn elektintoj unu jaron antaŭe sidigis sur opoziciaj seĝoj, havis tiom da simpatiantoj, ke la partio de la patriarko Helmut Kohl senprobleme povus reveni al regado, se okazus elektoj [6].

tradukoj

anglaj

~o: democrat.

belorusaj

~o: дэмакрат.

ĉeĥaj

~o: demokrat.

francaj

~o: démocrate.

germanaj

~o: Demokrat.

hispanaj

~o: demócrata.

hungaraj

~o: demokrata.

polaj

~o: demokrata.

portugalaj

~o: democrata.

rusaj

~o: демократ.

slovakaj

~o: demokrat.

svedaj

~o: demokrat.

fontoj

1. Monato, Bertil Englund: Mi plu abonos Monaton
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: 60 jarojn poste
3. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo
4. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007283.html
5. Monato, El mia vidpunkto
6. Monato, Stefan Maul: Germanio: Pekoj de patriarko


ℛevo | datumprotekto | demokr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2019/06/30 18:19:02