diplodok/o PV

diplodoko

PALZOO Fosilia reptilio apartenanta al la ordo de dinosaŭroj (Diplodocus), kiu atingis eĉ la longon de dudek kvar kaj la alton de kvin metroj, kun V-formaj ostoj sube de la vostovertebroj, kun tre longa kolo kaj vipeca vosto kaj antaŭaj ekstremaĵoj pli mallongaj kaŭzante horizontalan sitenon: saŭropodoj […] estas konataj pro siaj rekordaj longecoj de korpo kaj kolo, fama ekzemplo de saŭropodo estas diplodokoj [1]; (figure) (vulgare) je ducerba diplodoko! ĝuste al kiu el la tri simioj ― nevida, neaŭda kaj neparola ― oni komisiis por kontroli la provpresaĵon [2]?

reprodukto de diplodoka skeleto en la Naturhistoria Muzeo de Londono
CC BY-SA 4.0  [3]
angle:
diplodocus
beloruse:
дыплядок
ĉine:
梁龍 [liánglóng]
france:
diplodocus
germane:
Diplodokus
hungare:
diplodocus
japane:
ディプロドクス
latinece:
Diplodocus
nederlande:
diplodocus
pole:
diplodok
portugale:
diplódoco
ruse:
диплодок
ukraine:
диплодок

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.