tradukoj: bg cs de en es fr pl pt sk

diskotek/o

diskoteko

1.  
(komune) Dancejo: alparolas min Kerstin – knabino, kiu ŝatas festojn kaj diskotekojn [1]; por ili ne estas kompreneble, kial viro ekkonstruis ne profitodonan restoracion aŭ diskotekon, sed preĝejon, kiu alportos neniun monon [2]; ĉiuvespere ni kune preĝas, por ke almenaŭ neniu el la kunposedantoj enkapigu al si malfermi diskotekon […] super nia dormoĉambro [3].
2.  
PIV1 Kolekto de diskaj aŭ aliaj sonregistraĵoj, ofte parto de biblioteko.

tradukoj

anglaj

~o 1.: discothèque.

bulgaraj

~o 1.: дискотека.

ĉeĥaj

~o: diskotéka.

francaj

~o: discothèque.

germanaj

~o 1.: Disco, Diskothek; ~o 2.: Plattensammlung, Phonothek.

hispanaj

~o 1.: discoteca.

polaj

~o 1.: dyskoteka; ~o 2.: płytoteka.

portugalaj

~o 1.: discoteca, danceteria; ~o 2.: discoteca.

slovakaj

~o: diskotéka.

fontoj

1. U. Matthias: Fajron sentas mi interne, Pro Esperanto, 1990
2. Monato, , Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo, 2003
3. Monato, , Roberto Pigro: Terasa apartamento, 2011


ℛevo | datumprotekto | diskotek.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2019/10/03 13:10:21