dizajn/i, dezajn/i SPIV

dizajni, dezajni

(tr)
Fasoni, projekti la estetikan kaj laŭfunkcian formon de farota objekto, programprodukto ktp: dizajni vestojn, tiparojn, uzulinterfacon, retpaĝojn; la libro estas tiel nete dizajnita kaj presita, ke estas agrable teni ĝin en la manoj [1]; arkitektoj kapablas lerte aĵojn dizajni: butikojn, loĝejojn, apartamentojn, malliberejojn [2]; dungante ŝin por dizajni kaj disvolvigi Barrayar-an ĝardenon por Domo Vorkosigan [3]; Guillem Sevilla […] estas grafikisto, li dezajnas librojn, retejojn, logotipojn [4].
1. B. Kolker: Revivinta FundamentoMonato
2. N. Bissoondath: La kaĝo, La Gazeto, 1995 (61), p. 11a
3. Don Harlow: Recenzo pri „Civila Kampanjo“ de Lois McMaster Bujold , [2001]
4. Kataluna Esperanto-Asocio: Kongreslibro, 2011
angle:
design
beloruse:
рабіць дызайн, праектаваць
ĉeĥe:
vytvářet design
france:
designer (verbe)
germane:
designen
hebree:
לְעַצֵב
hispane:
Diseñar
kroate:
dizajnirati
pole:
projektować
ruse:
проектировать
slovake:
vytvárať dizajn
ukraine:
розробляти дизайн

dizajno, dezajno

Laŭfunkcie estetika projektado de la formo kaj aspekto de fabrikaĵo, uzula interfaco, tiparo ktp; la rezulto de tia agado: specialaj amuziloj por handikapitaj infanoj estas ekspoziciataj en la Biblioteko de la Varsovia Universitato en la ekspozicio titolita „dizajno sen barieroj“ [5]; la dezajno de bastonvalizo multe ŝanĝiĝis ene de ĝia dekjara historio [6].
5. Ekspozicio en la Varsovia Universitato, Radio Polonia
6. Ĵ. Amis: Mia malkovro de Japanujo, Usona Esperantisto, 2013:1
angle:
design
beloruse:
дызайн
ĉeĥe:
design (dyzajn), náčrt, vzhled
ĉine:
設計制作 [shèjìzhìzuò], 图案 [túàn], 图样 [túyàng], 图案设计 [túànshèjì], 款式 [kuǎnshì]
france:
design
germane:
Design
hebree:
עיצוב
hispane:
diseño
kroate:
dizajn
litove:
dizainas
pole:
projekt
portugale:
design
ruse:
дизайн
slovake:
náčrt, vzhľad
turke:
tasarım
ukraine:
дизайн

dizajnisto, dezajnisto

Artisto kies metio estas krei laŭfunkciajn kaj belajn formojn de fabrikaĵoj: dizajnistoj helpos plibeligi vivon de astronaŭtoj (koloro de tapeto, iluzio de multnombraj ĉambroj ktp) [7]; jam estas dizajnisto, kiu pretas helpi dizajni la broŝuron, kaj fari la aranĝojn por la presado [8]; du londonaj dezajnistoj realigis revolucian lampon funkciantan per gravito [9].
7. S. Suĥova: Oni atakas Marson, Revuo „Itogi“, 2003
8. icouto: Nova Broŝuro pri Esperanto, 2006-08-25
9. G. P. Savio: Lumigi per gravito, Esperanta Retradio, 2013-04-08
angle:
designer
beloruse:
дызайнар
ĉine:
設計制作 [shèjìzhìzuò], 制图员 [zhìtúyuán], 設計人員 [shèjìrényuán]
france:
designer (subst.)
germane:
Designer
hebree:
מְעַצֵב
hispane:
Diseñador
kroate:
dizajner
pole:
projektant
ruse:
дизайнер
ukraine:
дизайнер

administraj notoj