tradukoj: be ca cs de en es fr pl pt ru sk

drakon/a Z PV

drakona  

(pp puno) Severega: urba vidindaĵo estas la turo de drakona juĝisto Lynch, kiu laŭ legendo en la 15a jarcento kondamnis kaj pendumis sian propran filon je la fenestro de turo [1]; la ordenoj devis esti severe kritikataj pro metodoj iom drakonaj – kaj kelkfoje kruelaj – aplikataj en multe da lernejoj [2].

Rim.: Drakono kodigis je la jaro 621 a.K. ĉiujn punojn konatajn en la tiama Ateno kaj enkondukis distingon inter intenca kaj senintenca mortigo.

tradukoj

anglaj

~a: draconian.

belorusaj

~a: драконаўскі.

ĉeĥaj

~a: drakonický, drakónský.

francaj

~a: draconien.

germanaj

~a: drakonisch, hart, streng.

hispanaj

~a: draconiano.

katalunaj

~a: draconià.

polaj

~a: drakoński.

portugalaj

~a: draconiano.

rusaj

~a: драконовский (строгий, жестокий).

slovakaj

~a: drakonický, krutý.

fontoj

1. Monato, Garbhan Macaoidh: Galway - urbo de triboj
2. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva Davido kontraŭ Goljato


ℛevo | datumprotekto | drakon.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2019/06/30 18:19:02