tradukoj: bg cs de en fr pt ru sk

dut/o MuzTerm

duto

1.  
MUZ Intervalo inter du sinsekvaj tonoj de diatona gamo: la klavicenisto Ralph Kirkpatrick priskribas tion kiel havanta „preskaŭ nostalgian karesemon“ — tion kaŭzas verŝajne la aparteco je duto inter sekvanto kaj kondukanto [1]; kelkaj instrumentoj havas kvarto- aŭ duto-valvon [2].
2.
MUZ Dua tono de gamo.

duonduto  

MUZ Intervalo egalanta dekduonon de okto, ekzemple E-F en temperita okcidenta tonalo: Mario kunpremas la du fingrojn, precizigas la duonduton, kaj ree lia arĉo glitas sur liberaj kordoj [3].

plenduto  

MUZ Intervalo egalanta sesonon de okto, ekzemple C-D en temperita okcidenta tonalo: la dua parto envenas je plenduto pli alte ol la unua [4].

tradukoj

anglaj

~o: second (musical interval); duon~o: semitone; plen~o: whole tone (musical interval).

bulgaraj

~o: Секунда (интервал).

ĉeĥaj

~o: sekunda (hud. interval); duon~o: nejmenší interval v Západní hudbě; plen~o: největší interval.

francaj

~o: seconde (intervalle musical); duon~o: demi-ton (intervalle musical); plen~o: ton (intervalle musical).

germanaj

~o: Sekunde (Musik); duon~o: kleine Sekunde, Halbton; plen~o: große Sekunde, Ganzton.

portugalaj

duon~o: segunda.

rusaj

~o: секунда (муз. интервал); duon~o: полутон (муз. интервал); plen~o: тон (муз. интервал).

slovakaj

~o: sekunda; duon~o: najmenší interval v Západnej hudbe; plen~o: najväčší interval.

fontoj

1. Vikipedio, Goldberg-variacioj
2. Vikipedio, Trombono
3. Ŝ. Urban: Mario kaj la papilioj, Nica Literatura Revuo, 1959-97 ĝis 08 (4/6)
4. Vikipedio, Goldberg-variacioj


ℛevo | datumprotekto | dut.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2017/03/12 11:10:14