ekstravert/a

ekstraverta

PSI Reaganta senpere al cirkonstancoj, pli atenta pri eksteraĵoj ol pri propraj pensoj, agema, spontanea; ekstravertita: ŝi estas pli ekstraverta kaj impulsiĝema ol la pli aĝa fratino [1]. ANT:introverta
Rim.: Forma simileco de introverta kaj ekstraverta kaŭzas proksimigojn; la formo ekstroverta (kun o) aperas iom en tekstoj. [ĵv]
1. S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 2007
angle:
 extroverted, extraverted
beloruse:
 экстравэртны
france:
 extraverti (adj.)
katalune:
 extravertit (adj.)

ekstravertulo

PSI Homo kun ekstraverta karaktero; ekstravertito: la plej multnombraj tipoj estas malraciaj ekstravertuloj – uloj de nepacienca karaktero, kaj grandaj amantoj de amuzaĵoj [2].
2. T. Menŝova, trad. D. Lytov kaj A. Galkin: Socioniko dum 45 minutoj, Internacia Pedagogia Revuo, 2005:1
angle:
 extrovert, extravert
beloruse:
 экстравэрт
france:
 extraverti (subst.)
katalune:
 extravertit (subst.)

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas dua fontindiko.