tradukoj: cs en fr sk

introvert/a

introverta  

PSI Reaganta al okazaĵoj post analizo, atenta pri siaj pensoj prefere ol pri objektoj; pripensema; introvertita: provizore mi liberiĝis de mia peza introvertiĝo [1]; Aureliano iĝis ĉiufoje pli enpensa kaj silenta, pro la introverta kaj kalcina karaktero de sia pasio [2]. ANT:ekstraverta

Rim.: Forma simileco de introverta kaj ekstraverta kaŭzas proksimigojn; la formo intraverta (kun a) aperas iom en tekstoj. [ĵv]

introvertulo  

PSI Homo kun introverta karaktero; introvertito: estante introvertulo, mi ege malŝatas veni kien ajn [3].

tradukoj

anglaj

~a: introverted; ~ulo: introvert.

ĉeĥaj

~a: introvertní.

francaj

~a: introverti (adj.); ~ulo: introverti (subst.).

slovakaj

~a: introvertný.

fontoj

1. B. Vaha: Adolesko, 1987
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
3. P. Moĵajev: Sabata esplor-vagado, 2009-04-30

~ulo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | introvert.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.4 2015/11/20 15:10:21