tradukoj: be ca cs de en es fr hu pl pt ro ru sk sv th

*ekzekut/i PV

*ekzekuti  

(tr)
JUR Leĝe mortigi krimulon: laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita [1]; ĉu oni povas preni por krimulo la tribunalon en Nürnberg, kiu ekzekutigis hitlerajn krimulojn [2]?

Rim.: Ne konfuzu kun ekzekucii, kiu signifas „plenumi decidon“.

*ekzekuto

(tr)
JUR Leĝa mortigo de krimulo: prokrasti la ekzekuton; lastmomente feliĉa hazardo ilin savis: serba oficiro malbonfama [...] ordonis ĉesigi la ekzekuton [3]; jam 585 jaroj pasis de post la brulekzekuto de la katolika pastro kaj religia reformisto, Johano Hus [4].

ekzekutejo

Loko kie okazas ekzekutoj, tiucele aranĝita: Longmargareto estis kondukita al la ekzekutejo [5].

ekzekutisto

Homo, kies metio estas ekzekuti: la ekzekutisto respondis: vi kredeble ne scias, kiu mi estas, mi dehakas al la malbonaj homoj la kapon, kaj nun mi aŭdas, ke mia hakilo tintas [6]; haltu! ekkriis la princo al la ekzekutistoj, kiuj trenis la malfeliĉulon [7]; la ekzekutisto ekbruligis la ŝtiparon [8].

elektroekzekuti

(tr)
JUR Ekzekuti per elektro.

tradukoj

anglaj

~i: execute; ~o: execution; ~isto: executioner, hangman (p.p. pendumado); elektro~i: electrocute.

belorusaj

~i: пакараць сьмерцю; ~o: пакараньне сьмерцю; ~ejo: катоўня, засьценак; ~isto: кат; elektro~i: пасадзіць на электрычны стул.

ĉeĥaj

~i: popravit, popravovat; ~o: exekuce, poprava; ~ejo: popravište; ~isto: kat, popravčí; elektro~i: popravit na elektrickém křesle.

francaj

~i: exécuter; ~o: exécution; ~ejo: échafaud; ~isto: bourreau, exécuteur; elektro~i: électrocuter.

germanaj

~i: hinrichten, exekutieren; ~isto: Henker, Scharfrichter; elektro~i: auf dem elektrischen Stuhl hinrichten.

hispanaj

~i: ejecutar; ~o: ejecución; ~ejo: patíbulo; ~isto: verdugo, ajusticiador; elektro~i: electrocutar.

hungaraj

~i: kivégez; ~o: kivégzés; ~isto: hóhér, bakó; elektro~i: villanyszékben kiveacute;gez.

katalunaj

~i: executar, ajusticiar; ~o: execució, ajusticiament; ~isto: botxí; elektro~i: electrocutar.

polaj

~i: wykonać egezkucję, wykonać karę śmierci, stracić (kogoś); ~o: egzekucja, stracenie, kaźń; ~isto: kat; elektro~i: krzesło elektryczne (pot.).

portugalaj

~i: executar; ~o: execução.

rumanaj

~o: chinui.

rusaj

~i: казнить; ~isto: палач.

slovakaj

~i: popraviť; ~o: poprava, výkon rozsudku; ~ejo: popravisko, popravisko; ~isto: kat; elektro~i: popraviť v el. kresle.

svedaj

~i: avrätta.

tajaj

~i : ประหารชีวิต.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:6
2. Monato, Vatikano rebatas (4)
3. Monato, Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000
4. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
8. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?

elektro~i: Mankas dua fontindiko.
elektro~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri elektro~i:
    Kial konservi ligvokalon?? [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | ekzeku.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2018/04/13 11:10:13