tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

elektriz/i

elektrizi

1.  
TEK Fari aranĝojn necesajn por disponigi uzadon de elektro: elektrizi vilaĝojn de regiono, fervojojn [1]; la ŝtata elektra kompanio nun ellaboras planon por tiel koŝere elektrizi jerusalemajn religiajn kvartalojn [2]; Ĉinio elektrizas fervojon inter Pekino kaj Tianjin [3].
2.  
ELE=elektr(um)i

elektriz(ad)o

ELETEK La ag(ad)o elektrizizi1: tiun punkton oni atingis komence de nia jarcento kun la tutmondiĝo de la produktado (...) kaj kun la elektrizado de la industrio [4]; František Křižík grave kontribuis al elektrizado de Bohemio konstruante elektrejojn, elektrotram- kaj elektrotrajnliniojn [5].

elektriz(ad)a

ELETEK Rilata al elektriz(ad)o: laŭ informo el DB oni komencos elektrizajn laborojn (sur la fervoja linio) plej frue en la jaro 2013 [6]

tradukoj

anglaj

~i 1.: to supply with electricity, to electrify.

belorusaj

~i 1.: электрыфікаваць; ~i 2.: электрызаваць.

bulgaraj

~i 1.: електрифицирам.

ĉeĥaj

~i: elektrifikovat, elektrizovat.

francaj

~i 1.: électrifier; ~i 2.: électriser; ~(ad)o: électrification; ~(ad)a: électrique.

germanaj

~i 1.: elektrifizieren; ~i 2.: elektrisieren.

hispanaj

~i 1.: electrificar; ~i 2.: electrizar.

hungaraj

~i 1.: villamosít.

nederlandaj

~i 1.: elektrificeren.

polaj

~i 1.: elektryfikować; ~i 2.: elektryzować, naelektryzować.

portugalaj

~i 2.: eletrificar.

rusaj

~i 1.: электрифицировать; ~i 2.: наэлектризовать; ~(ad)o: электрифицикация; ~(ad)a: электрифицикационный.

slovakaj

~i: elektrifikovať, elektrizovať.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro, p. 232
2. AMik: Solvo ne tute ortodoksaMonato
3. China Radio International.
4. Ĉu utopio aŭ ĥaoso?, World Socialist Movement
5. František KřižíkVikipedio
6. Germanio: elektrizado prokrastata ĝis 2017, Fervoja mondo, 2011:06

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~(ad)a: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | elektr2.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2015/09/16 22:10:17