erg/o

ergo (erg)

FIZ
Eksa unuo por energio, laboro kaj varmkvanto en la CGS-sistemo, respondanta al la laboro produktata de unu dino, kies apoga punkto translokiĝas je 1 cm al la direkto de la forto. Kohera unuo estas la ĵulo: 1 J = 10 000 000 erg: ergo […] estas nun preskaŭ ne uzata, la nomo de la unuo devenas el la greka vorto „ergon“, kiu signifas „laboro“ [1].
beloruse:
эрг
bulgare:
ерг
ĉeĥe:
erg
france:
erg
germane:
Erg
hispane:
ergio
hungare:
erg
japane:
エルグ
katalune:
erg
pole:
erg
portugale:
erg
ruse:
эрг
slovake:
erg
ukraine:
ерг

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.