2eskort/o PV

eskorto

Eskortantaro: eskorto de servistoj [1]; venigu la ĉefpastrojn ĉi tien, sub protekta eskorto [2]; la princo kun siaj du kunuloj kaj kun la nova eskorto […] ekveturis antaŭen [3]; la eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris [4]; kun granda eskorto de soldatoj, amikoj kaj najbaroj ni forlasas Gundinci [5].
angle:
escort
beloruse:
эскорт, канвой, суправаджэньне
bulgare:
ескорт
ĉeĥe:
eskorta, ochranný doprovod, ozbrojený ochranný průvod
ĉine:
护送 [hùsòng]
france:
escorte
germane:
Eskorte, Begleitmannschaft, Geleitschutz, Begleitschutz
hispane:
escolta
japane:
護衛隊 [ごえいたい], 護送隊 [ごそうたい], 付き添い [つきそい], 護衛 [ごえい]
nederlande:
escorte
perse:
اسکورت
pole:
eskorta, konwój
portugale:
escolta
ruse:
эскорт, конвой
slovake:
ozbrojený ochranný sprievod
ukraine:
конвой, ескорт, охорона

eskorti

(tr)
Akompani iun por lin gardi, helpi, honori; akompani kaptiton por malhelpi lin forkuri: dudek Turkoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin [6]; lian portilon, portatan de ses sklavoj, ĉiam eskortis tri homoj: unu portis la ventumilon, dua la hakilon de l' ministro, tria keston kun papirusoj [7]; dekkelke da junaj fervoruloj kure eskortis lian veturilon, jen superŝutante lin per laŭdoj, jen laŭtvoĉe sciigante al la popolo, ke tio estas la fama ducentjarulo [8]; [li] devos eskorti la krimulojn, la ĉarojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn [9].
angle:
escort
beloruse:
эскартаваць, канваяваць, суправаджаць
bulgare:
ескортирам
ĉeĥe:
eskortovat
ĉine:
[yā]
france:
escorter
germane:
eskortieren, geleiten, Geleitschutz geben
hebree:
לְלַווֹת
hispane:
escoltar
japane:
護衛する [ごえいする], 護送する [ごそうする], 付き添う [つきそう], エスコートする
nederlande:
escorteren, begeleiden
perse:
اسکورت کردن
pole:
eskortować, konwojować, odprowadzać
portugale:
escoltar
ruse:
эскортировать, конвоировать, сопровождать
slovake:
eskortovať
ukraine:
конвоювати, ескортувати, супроводжувати

administraj notoj