tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk

1federaci/o

federacio  

JUR
Ligo, unuiĝo, kungrupiĝo de memstaraj ŝtatoj, societoj aŭ organizoj por komuna celo: legantoj, kiuj iomete konas Germanion, certe rimarkis, ke la listigitaj atencoj kontraŭ eksterlandoj ĉiuj okazis en orienta parto de la federacio, do en la eks-socialisma ŝtato [1]; la loĝantoj de Slovenio kaj Kroatio ne intencis resti en la degenerinta post-titoa jugoslavia federacio [2]; Kabard-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio[…] estas kaŭkaziaj subŝtatoj de la Rusa Federacio [3]; EU evidente ne estas ŝtato, eĉ ne federacio sed nur organizaĵo [4].

federacia  

Rilata al federacio kaj ĝia funkciado: centrismaj ŝtatoj ekzemple, pli multe ol federaciaj, spertas plifortiĝon de regionaj politikaj fortoj, kiuj strebas forĵeti la „jugon“ de l' centra registaro [5]; malvenkoj en elektoj de federaciaj landoj [6]; Stirio estas aŭstria federacia lando [7]; federacia prezidanto Rau […] devis konfesi, ke li kiel ministroprezidanto misuzis flugojn je ŝtataj kostoj por privataj celoj [8].

federacii  

(tr)
Kunigi per federacio: Belgio ne plu federaciiĝu, sed konfederaciiĝu [9]. SIN:federi

federaciismo  

Organiza principo, laŭ kiu la unuopaj membroj (ŝtatoj, organizoj aŭ societoj) de komuna tuto havas relativan suverenecon aŭ aŭtonomeco: kulpas pri la afero iamezure la federaciismo en Germanio [10]. SIN:federismo

tradukoj

anglaj

~o: federation; ~a: federal; ~i: federate; ~ismo: federalism.

belorusaj

~o: фэдэрацыя; ~a: фэдэральны, фэдэрацыйны; ~i: аб'ядноўваць у фэдэрацыю.

ĉeĥaj

~o: federace, sdružení, svaz; ~a: federativní, federální, spolkový; ~i: federalizovat, vytvořit federaci; ~ismo: federalizmus, profederální hnutí.

francaj

~o: fédération; ~a: fédéral, fédératif; ~i: fédérer.

germanaj

~o: Föderation, Staatenbund; ~a: Bundes-; ~i: föderieren, zu einem Bund vereinigen; ~ismo: Förderalismus.

hispanaj

~o: federación; ~i: federar.

hungaraj

~o: szövetség, államszövetség, föderáció; ~a: szövetségi, föderális; ~i: szövetségben egyesít, föderalizál.

italaj

~o: federazione; ~a: federale; ~i: federare; ~ismo: federalismo.

nederlandaj

~o: federatie; ~a: federaal; ~i: federeren.

polaj

~o: federacja; ~a: federalny.

portugalaj

~o: federação.

rusaj

~o: федерация; ~a: федеральный , федеративный ; ~i: объединять в федерацию.

slovakaj

~o: federácia, združenie, zväz; ~a: federatívny, spolkový; ~i: vytvoriť federáciu; ~ismo: federalizmus.

fontoj

1. Monato, Maul Stefan: Germanio: Brutalaj dekstruloj
2. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
3. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo
4. Monato, Stefan Maul: EU-reformeto
5. Monato, El mia vidpunkto
6. Monato, Stefan Maul: Germanio: Pekoj de patriarko
7. Monato, Arkitekturo: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000
8. MonatoStefan Maul
9. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes
10. Monato, Jomo Ipfelkofer: Murdoj, mankoj kaj misoj: demisias la ĉefo

~i: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | federa.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2018/10/03 12:10:16