tradukoj: be cs de es fr hu nl pl pt ru sk

filatel/o LR , filateli/o

filatelo, filatelio  

POSX Konado kaj kolektado de poŝtmarkoj: 60 000 personoj […] admiris la ekspoziciitajn 100 000 filatelajn eksponaĵojn [1]; la urbeto […] enhavas muzeojn pri pulvaj armiloj, poŝto kaj filatelio [2].

filatelisto, filateliisto  

Kolektanto de poŝtmarkoj: mi povas rekomendi la vortareton por filatelistoj, ellaboritan de Sro René Lemaire tute sen ia helpo de mia flanko [3]; li estis homo inteligenta, multe leginta kaj la sola filatelisto, kiun mi konis en la tuta distrikto [4]; komercisto kaj filateliisto [5].

tradukoj

belorusaj

~o, filatelio: філятэлія; ~isto, filateliisto: філятэліст.

ĉeĥaj

~o, filatelio: filatelie; ~isto, filateliisto: filatelista.

francaj

~o, filatelio: philatélie; ~isto, filateliisto: philatéliste.

germanaj

~o, filatelio: Philatelie, Briefmarkenkunde, Briefmarkensammeln; ~isto, filateliisto: Philatelist, Briefmarkensammler.

hispanaj

~o, filatelio: filatelia.

hungaraj

~o, filatelio: bélyeggyűjtés, filatélia; ~isto, filateliisto: bélyeggyűjtő, filatélista.

nederlandaj

~o, filatelio: filatelie; ~isto, filateliisto: filatelist, postzegelverzamelaar.

polaj

~o, filatelio: filatelistyka; ~isto, filateliisto: filatelista.

portugalaj

~o, filatelio: filatelia.

rusaj

~o, filatelio: филателия; ~isto, filateliisto: филателист.

slovakaj

~o, filatelio: filatelia; ~isto, filateliisto: filatelista.

fontoj

1. Monato, Filatelo: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?
2. Reinhard Fößmeier: urbomapeto de San-Marino, 1996-10-15
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
4. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 20a
5. Vikipedio, artikolo „René Lemaire“, 2006-01-17


ℛevo | datumprotekto | filate.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2019/10/08 20:10:17