tradukoj: de en es fr hu nl pl pt ru
Kultivi subvitre plantojn, donante al ili la plej bonajn kondiĉojn,
por ke ili rapide kresku.

Vitra domo aŭ kesto kun vitra surfaco, kie oni forcas plantojn:
iom for staris belega granda forcejo, ĝiaj miloj
da kristalaj paneloj scintilis en la sunlumo
[4].


Varmiĝo kaŭzita per tio, ke ŝirma substanco
(ekzemple vitra fenestro) enlasas radiojn de certaj frekvencoj,
kiuj kunportas varmon, sed ne ellasas la reflektitajn radiojn,
kiuj havas alian frekvencon. Ĝenerale konata tiu efiko iĝis pro
la varmiĝo de la tera atmosfero, kiun kaŭzas
molekuloj de karbondioksido, akvo, ozono, metano kaj aliaj gasoj
reflektante la infraruĝajn radiojn el la tersurfaco:
metano, eligita de ruktantaj bovoj, kontribuas al la forceja
efiko, kiu ĥaosigas la klimaton
[5].