1furi/o JED
furio
- 1.
Infera diino de venĝo:
la tri furioj;
li kurlevas sin nokte, certigante, ke lin pelas Furioj
[1];
ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia
ribeliĝinta interno
Marta
;
mortigo! tuta infero da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto
[2]!
mi atakos, bato post bato, skuo post skuo, tiun ĉi kadukan vivon, ĝis venos la
lasta el la anaro da furioj, la malespero
[3]!
- 2.
- (figure) Furioza virino: ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo [4]; lia edzino, kiu estis furioze ĵaluza, senkompate batis min ĉiutage, ŝi estis ia furio [5].
1.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVIII
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
4. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, Antaŭparolo
5. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV

- angle:
- fury, goddess of vengeance
- beloruse:
- фурыя
- ĉeĥe:
- fúrie, lítice, saň, zlá žena
- france:
- furie
- germane:
- Furie
- hispane:
- furia
- hungare:
- fúria
- japane:
- 復讐の女神 [ふくしゅうのめがみ], 狂暴な女 [きょうぼうなおんな], 鬼女 [きじょ]
- katalune:
- 1. fúria (mitologia) 2. fúria (fig.)
- nederlande:
- furie
- pole:
- furia
- portugale:
- 1. Fúria 2. fúria, mulher furiosa
- rumane:
- furie
- ruse:
- фурия
- slovake:
- fúria, zlá žena
- ukraine:
- фурія
administraj notoj
pri
~o:
Uskleco. [MB]