10gael/o

10gaelo

Parolanto de kelta lingvo tradicia en Irlando kaj Skotlando: la gaeloj ĉiam ŝatas arbojn [1]; la parolata lingvo de junaj gaeloj ŝanĝiĝas kaj iom simpliĝas laŭ gramatiko [2]; ekde la tempo de la koloniado de Islando fare de norvegoj en la 9a jarcento, la destino de la skandinavoj kaj la keltoj (precipe la gaeloj) estis en intima rilato [3]. VD:gaŭlo, kelto
1. Máire Nic Aoidh: Dommastrumo: Ĝardenumi, Monato, 2000/02, p. 4
2. Garbhan MacAoidh: La Biblio en la gaela lingvo, Monato, 2003/12, p. 23
3. Garbhan MacAoidh: Leĝoj landon prosperigas, Monato, 2004/07, p. 27
angle:
gael
beloruse:
гэл (этнас)
france:
gaël
germane:
Gäle
japane:
ゲール人 [ゲールじん]

10gaela

LIN
Rilata al gaeloj, ilia lingvo kaj kulturo: gaelaj sportoj [4]; gaela filologio [5]; la Gaela Akademio en Skotlando [6]; ni parolis nek la irlandan, nek la skotan formon de la gaela, sed miksaĵon de ambaŭ [7].
4. Garbhan MacAoidh: Sporto por ĉiuj, Monato, 2003/07, p. 17
5. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21
6. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21
7. Garbhan MacAoidh : Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14
angle:
gaelic
beloruse:
гэльскі
ĉine:
盖尔 [gàiěr]
germane:
gälisch
nederlande:
Gaelic

administraj notoj